En sia knabeco Gao Yubao laboris por bienulo. La bienulo estis tre ruza kaj avida. Li devigis siajn dungitojn multe labori, sed donis al ili malmulton por manĝi. Kompreneble, ili malamis lin.
La bienulo havis kokon. La koko havis strangan kutimon. Ĝi kriis ne je tagiĝo,sed en noktomezo. apenaŭ la koko ekkriis, ekkriis ankaŭ la bienulo:“Ellitiĝu, vi, mallaboremuloj. Ellitiĝu kaj iru al laboro.” Tial la dungitoj havis profundan malamon ne nur al bienulo, sed ankaŭ al la koko.
Foje en noktomezo, Gao Yubao vidis la bienulon ŝteliri en la kokostalon kaj tie li ekkriis koke. Ho, tio estis lia ruzaĵo.
Kiam Gao Yubao diris al la aliaj ĉion, kion li vidis, ĉiuj indigniĝis, kaj decidis doni lecionon al la bienulo.
La sekvantan nokton, tuj post kiam la bienulo rampis en la kokostalon, Gao Yubao ekkiegis:“Ŝtelisto! Kaptu la ŝteliston!”
Ĉiuj dungitoj alkuris. Ili faligis la“ŝteliston”kaj bategis lin. De tiam la koko ne plu kriis en noktomezo.
Bienulo地主 ruza狡猾 kutimo习惯
stalo畜棚 indigniĝi愤怒 rampi爬行
rampiri匍匐前进