[推荐]KANTO DE VAGANTA FILO
------Meng Jiao
Per la faden’ en la patrina mano
Kudriĝis la surkorpa fila vesto.
Ĉe l’ ekforir’ ŝi dense dense setbis
Pro timo, ke longdaŭrus la forresto.
Kiel herbet’ repagu per dankemo
La sunan varmon de l’ printempa festo!
*Meng Jiao (meng ĝjaŭ 751-814):poeto de tang-dinastio.