Memlernado
Multaj personoj ne havas tempon por iri al Esperanto-kursoj.
La lernitaj lecionoj ĉiam ŝajnas tre facilaj. La lernotaj lecionoj ŝajnas malfacilaj. Kaj la nun lernata leciono havas la ĝustan facilecon.
Lernintoj de Esperanto pli facile lernas aliajn lingvojn ol tiuj, kiuj ne konas la internacian lingvon. Mi persone kredas, ke tiu ĉi leciono estas taŭga por ĝiaj lernontoj. Tiu ĉi libro ŝajnas al mi simpla kaj moderna. Se la memlernato konstante uzos ĝin, li certe rapide lernos.