DU FRATOJ
(Bulgara Popola Rakonto)
(Bulgara Popola Rakonto)
Iam vivis du fratoj. Ili edziĝis. La pli juna havis kvar infanojn kaj la alia neniun. Post la morto de sia patro ili ne dividis la teron, sed ĝin kune prilaboris. La tritiko maturiĝis. Ili rikoltis, draŝis kaj dividis la grenon en du egalajn partojn.
Estis vespero. La pli aĝa frato enlitiĝis, sed ne povis ekdormi. Li pensis, ĉu ni juste dividis la grenon? Mia frato havas pli grandan familion. Al li estas necesa pli multe da greno por la infanoj. Mi do iru rapide kaj almetu iom el mia greno al la lia, sed tiel, ke li ne sciu!”
Dum la nokto la pli juna frato vekiĝis kaj komencis pensi pri la sama afero. “Mi kaj mia edzino estas junaj kaj sanaj,” pensis li, “kaj nun ankaŭ niaj infanoj komencis helpi al ni. Pli da infanoj, pli da manoj. Sed mia frato estas sola kun sia edzino, kaj li estas pli malforta ol mi: mi devas transmeti iom el mia greno al la lia.” Li do leviĝis, iris kaj transportis iom el sia greno sur la parton de sia frato.
Dum la tago ili vidis, ke la du partoj estas denove egalaj. Ili miris pri tio, sed neniu diris eĉ unu vorton. En la alia nokto ili faris la samon. Pro la malsama tempo de la agoj, ili ne povi renkontiĝi. La du partoj de la greno denove restis tute egalaj.
Tiamaniere ili alportadis la grenon unu al alia dum kelkaj noktoj.
Fine la du fratoj renkontiĝis. Tiam ambaŭ ekkomprenis, kial la du partoj de la greno restas ĉiam egalaj. Kun okuloj malsekaj de larmoj ĝojaj ili reciproke ĉirkaŭprenis sin kaj decidis kune loĝi dum sia tuta vivo kaj en ĉio helpi unu al la alia. Kaj ili estis treege feliĉaj.