La maljuna Honesto kaj liaj filoj |
Oni forprenis de la maljuna kaj pia Honesto eĉ lian ununura restintan bovinon. Ĉi lastan mem la Leĝo.
Tiam li turnis sin kun larmoplenaj okuloj kaj tremantaj lipoj al siaj du plenkreskintaj filoj, la Justo kaj la Juro:
– Filoj, nun mi neniel povas vin plu vivteni. Iru kun helpo de Dio, serĉu al vi dungon en la mondo –, kaj li kisis ilin sur la frunto.
Kaj la fratoj prenis la manon unu de la alia, kaj ekvojis. Ili foriris, por trovi dungon.
– Mi servos nur mastron – diris dumvoje la pli maljuna frato, la Justo –, kiu estos tiel pia kaj honesta, kiel mia patro. Se mi trovos tian, fidele mi servos lin ĝismorte.
– Kaj mi servos nur estron – diris la pli juna frato, la Juro, kiu estos tiel forta, kiel neniu krom li. La cetero min ne zorgigas! Eĉ, mi forlasos lin en la momento, kiam mi trovos iun pli fortan!
Ĉe la vojkruciĝo ili brakumis unu la alian, disiĝis kaj poste neniam plu ili renkontiĝis.
Ili dungiĝis por ĝismorte.
La Justo al la ĉiama malriĉeco.
La Juro al la ĉiama potenco.