Abeloj kaj formikoj
Abeloj kaj formikoj
Printempe renkontiĝas la Abelo kun la Formiko.
– Kiel vi povas esti post tiel longa vintro en tiel bona stato, parenco – alparolas la sin apenaŭ tiranta, nurosta kaj -haŭta Abelo la videble bone nutratan Formikon. – Certe vi havis bonan jaron pasintan, vi devis rikolti bone!
– Ne, kamarado – respondis mallonge, sed decide la ankaŭ vorte ŝparema Formiko. – Ni ne kolektas pli multe, ol necesas. Nur ni ne tenas parazitojn