Cerbumado de la Azeno
Cerbumado de la Azeno
Kiel okazis, kiel ne, faktas, ke iufoje la Azeno trovis sin antaŭ la ŝafaro, kaj ĉi tiu ekde tiam sekvas lin ĉien, kvazaŭ atestante tiele, ke ĝi rekonas en ĉio liajn grandecon kaj saĝon.
En iu el siaj maloftaj minutoj tiaj la Azeno cerbumis jene:
– Dio mia! Kiel altan ŝtupon mi atingis! Mi nur almenaŭ scius, ĉu mi estas tiel saĝa kaj inteligenta, aŭ ĉi tiuj estas tiel terure malsaĝaj?!