La ŝafejo
La ŝafejo
La Aglo trafis en ŝafejon, kaj pro siaj grandaj flugiloj neniel li povis malimplikiĝi el ties malvastaj muroj.
– Ej! Ej! – meditis la Troglodito sidanta supre de proksima arbusto. – Oni dum la tuta vivo ĉiam aŭdas nur pri la kapturna flugo de la Agloj, kaj jen! se necese, ili ne povas traflugi eĉ super tiel mizera barilaĉo! Ej! Ej!…
– Nu jes, mia filo – ekparolis nun ankaŭ la malliberiĝinta Reĝo. – Flugi eblas ja nur tie, kie oni povas libere malfermi la flugilojn, kaj pri tio ankaŭ la Agloj ne estas esceptoj. Inter la malvastaj bariloj mezuritaj ne por ili estas des pli senpovaj, ju pli grandegaj estas iliaj flugiloj!