La sekreto
La sekreto
– Mi observadas – diris la Muŝo al la Araneo el prudente sufiĉa distanco –, ke vi nur trikas vian reton en la angulo, kaj apenaŭ vi apudsidas tempeton, vi jam havas kaptaĵon. Kaj kelkaj viktimoj troviĝas eĉ por la plej mizeraj tagoj… Diru, kiel tio estas! Kion vi faras, ke ili vin tiel vizitadas? Ĉu vi invitas, ravas ilin?
– Pardonu min, kamarado – respondas la Araneo kun multa konjektigo –, ke mi ne povas malkaŝi tion al vi, sed tio estas ĉe ni duobla: familia kaj samtempe komerca sekreto… Certas tamen, ke ĝenerale pli multaj vivas el la stulteco de aliuloj, ol el sia saĝo, kaj se oni farus leĝon, ke ĉiu vivu el sia propra homeco, la mondo baldaŭ pereus!