La saĝeco de Azenoj
En ia limdisputo estiĝis proceso inter la najbaraj Ŝafoj kaj Kaproj. Por ties definitiva aranĝo la Ŝafoj delegis sian Azenon, kaj la Kaproj sian Bokon.
- Nu - ekridetis en si la Boko informiĝinte, ke li havos farendon en iel grava afero nur kun Azeno -, ĉi tiun ni iel supersaĝos.
Sed apenaŭ ili alpaŝis la aferon, lia opinio ŝanĝiĝis:
- Ha, diablo karesu lin - li diris en si -, ĉi tiu Azeno fakte ne estas tiel granda azeno, kiel mi kredis, kaj oni ĝenerale kredas…
Kaj kiam la intertraktadoj tute finiĝis, li alparolis ĉi tiun kun deca respekto:
- Amiko, min nur mirigas, kiel iu kun tioma saĝo povas resti entute - azeno?!
- Kvankam la afero estas tre simpla - respondis la Azeno. - Vidu, kiel azenojn la gregoj ĉie respektas nin kiel siajn estrojn, kaj neniu envias nian azenecon, dum se ni elpaŝus kiel saĝuloj, ĉiuj azenoj tuj dezirus esti en nia pozicio!