dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La sep kapridoj (1)

您是本帖的第 1740 个阅读者
树形 打印
标题:
La sep kapridoj (1)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La sep kapridoj (1)

                                                   La sep kapridoj

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Iam ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. Ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris:

"Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontrŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo."

La kapridoj diris:

"Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj."

La patrino ekblekis kaj foriris. Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu."

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo:

"Ni ne malfermos," ili ekkriis, "vi ne estas nia patrino, ŝi havas delikatan voĉon, kaj la via estas raŭka, vi estas la lupo!"

La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu."

Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris:

"Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo."

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

"Mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto."

Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:

"ŝutu blankan farunon sur mian piedon."

La muelisto pensis:

"ĝi volas iun trompi" kaj rifuzis, sed la lupo diris:

"Se vi ĝin ne faros, mi manĝos vin."

La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj!

La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ĝin kaj diris:

"Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al ĉiu ion el la arbaro."

La kapridoj ekkriis:

"Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo."

La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj vidis, ke ĝi estas blanka, ili kredis ĉion, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo. Ili ektimis kaj volis sin kaŝi. Unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horloĝo. Sed la lupo trovis ĉiujn kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kaŝis en la keston de la horloĝo. La lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis.

Baldaŭ la kaprino revenis el la arbaro. Kion ŝi ekvidis! La pordo estis larĝe malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. ŝi serĉis la infanojn, sed nenie trovis ilin. ŝi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam ŝi vokis la plej junan, eksonis delikata voĉo:

"Kara patrino, mi sidas en la horlogo."

ŝi eltiris ĝin kaj ĝi rakontis, ke la lupo venis kaj manĝis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi, kiel ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn.

Fine ŝi eliris kun sia ĉagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, tie kuŝis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis. ŝi rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj tremas en ĝia ventro.

"Dio mia," ŝi pensis, "ĉu miaj infanoj, kiujn ĝi englutis por vespermanĝo, vivas ankoraŭ?"

La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenaŭ ŝi ektranĉis la ventregon de la monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam ŝi daŭriĝis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia. ĉiuj estis sendifektaj, ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj. Granda estis la ĝojo! Ili karesis la amatan patrinon kaj dancis, kiel la tajloro, kiu festas edziĝon. La kaprino diris:

"Iru serĉi ŝtonojn, ni plenigos per ili la ventron de la sendia besto, dum ĝi dormas."

La kapridoj rapide, rapide altrenis ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris ĝin; la lupo nenion sentis, eĉ ne moviĝis.

Kiam la fripono fine satdormis, ĝi leviĝis, kaj ĉar la ŝtonoj kaŭzis al ĝi grandan soifon, ĝi ekiris al la puto: la ŝtonoj ruliĝis kaj bruis en ĝia ventro. La lupo ekkriis:

"Oh, en ventro kia pezo,
Sentas
ŝ
tonojn mi en mezo.
La kapridojn mi ja man
ĝ
is,
Kiu ilin tie
ŝanĝis?"

ĝi venis al la puto kaj kliniĝis al la akvo por trinki. La pezaj ŝtonoj entiris ĝin en la akvon kaj ĝi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:

"La lupo mortis! la lupo mortis" kaj pro ĝojo dancis ĉirkaŭ la puto.

La sep kapridoj

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Iam ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris:

"Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontraŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo."

La kapridoj diris:

"Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj."

La patrino ekblekis kaj foriris. Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu."

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo:

"Ni ne malfermos," ili ekkriis, "vi ne estas nia patrino, ŝi havas delikatan voĉon, kaj la via estas raŭka, vi estas la lupo!"

La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu."

Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris:

"Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo."

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

"Mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto."

ip地址已设置保密
2007/3/15 12:47:10
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi 我不懂这里 kiajn 的用法,请指点。
ip地址已设置保密
2007/3/19 17:37:06
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
3
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情

La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj! 最后的 Tiaj estas la homoj 意思是什么?

ip地址已设置保密
2007/3/19 17:47:21
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
4
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
Oni povas imagi, kiel ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn. 其中 plori是及物动词,后面怎么可以跟宾语呢?
ip地址已设置保密
2007/3/19 17:51:30
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
5
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj 中 vivantaj 的用法作何解释?
ip地址已设置保密
2007/3/19 17:53:49
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
6
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-3-19 17:37:06的发言:
nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi 我不懂这里 kiajn 的用法,请指点。

     我个人认为,kiaj在这里起连接作用,修饰前面的nigrajn,这里可以理解为 nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiel vi havas nigrajn piedojn.
ip地址已设置保密
2007/3/22 12:11:33
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
7
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-3-19 17:47:21的发言:

La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj! 最后的 Tiaj estas la homoj 意思是什么?

     “人就是那样的!”是指“人”开始时有理智,没有同意,一旦遭到恐吓后就同意了。
ip地址已设置保密
2007/3/22 14:06:42
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
8
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-3-19 17:51:30的发言:
Oni povas imagi, kiel
  
ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn. 其中 plori是及物动词,后面怎么可以跟宾语呢?

    我懂你的意思,plori是不及物动词,后面不应该直接跟宾语,但在世界语中,常常也可以用目的格来代替前置词,如这里的plori,后面本应用前置词pri,这里用目的格代替了pri。
ip地址已设置保密
2007/3/22 14:09:59
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
9
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-3-19 17:53:49的发言:
ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj 中 vivantaj 的用法作何解释?

    vivantaj 作宾语的补语,意“把它们活活吃掉”。
ip地址已设置保密
2007/3/22 14:43:47

 9   9   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.15625 秒, 4 次数据查询