dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → Fiŝkaptisto kaj lia edzino (1)

您是本帖的第 1777 个阅读者
树形 打印
标题:
Fiŝkaptisto kaj lia edzino (1)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
Fiŝkaptisto kaj lia edzino (1)

Fiŝkaptisto kaj lia edzino

Estis iam fiŝkaptisto kaj lia edzino, kiuj loĝis kune en malnova budo tuj apud la maro. La fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn.

Foje li sidis sur la mara bordo kaj rigardis la hokon en la klara akvo; li sidis kaj sidis.

La fiŝhoko profundiĝis ĝis la fundo. Li eltiris ĝin kaj rigardis; li kaptis grandan fiŝon. La fiŝo diris al li:

"Aŭskultu, kaptisto, lasu al mi la vivon; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo. Kiom tio utilos al vi, se vi min mortigos? Mi ne estus por vi granda regalo, ĵetu min en la akvon kaj lasu min naĝi."

"Vi ne bezonas diri tiom da vortoj," diris la maljunulo, "kompreneble mi liberigos fiŝon, kiu scias paroli."

Li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion.

La fiŝkaptisto leviĝis kaj revenis al la edzino en la budon.

"Ĉu vi kaptis nenion hodiaŭ?" diris la virino.

"Ne," respondis la viro, "mi kaptis hodiaŭ fiŝon, kiu diris, ke ĝi estas sorĉita princo; mi ĵetis ĝin en la maron."

"Ĉu vi nenion postulis?" demandis la virino.

"Ne," diris la viro, "kion mi devus postuli?"

"Ah," diris la virino, "malĝoje estas ĉiam logi ĉi tie en budo malbonodora kaj abomeninda; kial vi ne postulis malgrandan dometon? Iru al la maro kaj voku la fiŝon; diru al ĝi, ke ni dezirus malgrandan dometon; tute certe ĝi donos ĝin."

"Ah," diris la viro, "por kio iri tien ankoraŭ unu fojon?"

La virino respondis:

"Vi ja kaptis ĝin kaj poste liberiĝis, ĝi certe donos. Iru tuj."

La viro ne volis rifuzi al la edzino kaj iris, sed ne tre volonte.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare. Li proksimiĝis al la akvo kaj diris:

"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj dometon de vi mendas."

La fiŝo alnaĝis kaj diris:

"Kion vi deziras?"

"Vi kaptis ĝin, diris mia edzino, vi devis ion postuli de ĝi. Ŝi ne volas plu loĝi en budo, ŝi dezirus havi dometon."

"Reiru!" respondis la fiŝo, "ŝi jam havas ĝin."

La fiŝkaptisto foriris. Lia edzino ne sidis plu en budo. Malgranda dometo nun staris tie kaj la virino sidis antaŭ la pordo sur benko. Ŝi prenis lian manon kaj diris:

"Eniru kaj rigardu, kia komforto."

Ili eniris. En la dometo estis malgranda vestiblo, bela ĉambro kun kamero; por ambaŭ estis litoj, krom tio kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, ĉio pura, brilanta. Post la dometo estis malgranda korto kun kokinoj kaj anasinoj kaj ĝardeno kun legomoj kaj fruktoj.

"Rigardu!" diris la virino, "ĉu tio ne estas ĉarma?"

"Jes," respondis la viro, "ĉio restu tia, ni vivos tute feliĉe."

"Ni pripensos," diris la virino. Ili manĝis iom kaj iris dormi.

Pasis tiel unu aŭ du semajnoj kaj la virino diris:

"Aŭskultu, la dometo ja estas tro malvasta, la korto kaj ĝardeno estas tre malgrandaj. Kial la fiŝo ne donacis al ni pli grandan domon. Mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo: iru al la fiŝo, ĝi donacu al ni kastelon."

"Ah, virino," diris la fiŝkaptisto, "la dometo sufiĉas, por kio loĝi en kastelo!"

"Eh," diris la virino, "la fiŝo povas tion fari."

"Ne," diris la viro, "antaŭ ne longe la fiŝo donacis al ni dometon, mi ne iros nun, mi ne volas ĝin tedi."

"Ĉesu babili!" diris la virino, "la fiŝo povas tion fari kaj donos volonte."

La fiŝkaptisto foriris, sed kun peza koro kaj pensis: tio ne estas prava.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis viola kaj blua, griza kaj densa, ĝi ne estis plu verda kaj flava, sed ĝi estis ankoraŭ kvieta. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj kastelon de vi mendas."

"Kion vi deziras?" demandis la fiŝo. "Ah," diris malĝoje la kaptisto, "ŝi volas loĝi en granda ŝtona kastelo."

"Iru tien, via edzino staras antaŭ la pordo."

La fiŝkaptisto iris, pensante, ke li revenos en la domon, sed kiam li venis, tie staris granda ŝtona palaco kaj lia edzino supreniris la ŝtuparon; ŝi prenis lian manon kaj diris:

"Eniru."

Ili eniris en la kastelon: la planko estis marmora, amaso da servistoj malfermis al ili larĝe la pordojn. La muroj estis blankaj, kovritaj per belaj tapetoj, en la ĉambroj estis oraj seĝoj kaj tabloj, kaj kristalaj lustroj pendis de sur la plafono. En ĉiuj ĉambroj estis tapiŝoj; manĝaĵo kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksiĝis sub ilia pezo. Post la domo estis granda korto kun staloj por ĉevaloj kaj bovinoj kaj plej belaj kaleŝoj. Ne mankis ankaŭ granda, belega ĝardeno kun plej belaj floroj kaj fruktoj. En granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj, ? ĉio, kion oni povus revi.

"Kiaj belaĵoj!" diris la virino.

"Jes," respondis li, "ĉio restu tia, nun ni loĝos en la bela kastelo kaj ni estos feliĉaj."

"Ni pripensos," diris la virino, "nun ni dormu." Kaj ili kuŝiĝis.

En la sekvinta tago la edzino vekiĝis unua. La suno lumis, ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon, kuŝantan antaŭ ŝi. La fiŝkaptisto etendis ankoraŭ siajn membrojn, kaj ŝi tuŝegis lin per la kubuto kaj diris:

"Leviĝu kaj rigardu tra la fenestro: ĉu ni ne povus regi la landon? Iru al la fiŝo kaj diru, ke ni volas esti reĝoj."

"Ah, virino," respondis li, "por kio esti reĝoj! Mi ne volas esti reĝo."

"Bone," ŝi diris, "vi ne volas, sed mi volas esti reĝo. Iru al la fiŝo, mi volas esti reĝo."

"Ah, virino, vi volas esti reĝo, tion mi ne povas diri al ĝi."

"Kial ne? Iru tuj, mi devas esti reĝo."

La fiŝkaptisto iris tute konsternita.

ip地址已设置保密
2007/5/19 9:00:42
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
malnova budo tuj apud la maro中tuj表示“紧紧挨着”吗?
ip地址已设置保密
2007/5/20 9:25:54
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
3
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
Ilzo min ĉi tien sendas中 Ilzo是什么意思?
ip地址已设置保密
2007/5/20 9:31:32
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
4
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon 后面的 pentrinda lando是不是有“风景如画”的意思?
ip地址已设置保密
2007/5/20 9:39:23
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
5
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-5-20 9:25:54的发言:
malnova budo tuj apud la maro中tuj表示“紧紧挨着”吗?

    tuj 有两种含义,用于表示时间和地方,表示时间时是“立刻”的意思,表示地点时是“紧紧挨着”的意思。
ip地址已设置保密
2007/5/21 12:28:24
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
6
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-5-20 9:31:32的发言:
Ilzo min ĉi tien sendas中 Ilzo是什么意思?

     是妻子的名字。
ip地址已设置保密
2007/5/21 12:29:10
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
7
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-5-20 9:39:23的发言:
ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon 后面的 pentrinda lando是不是有“风景如画”的意思?

     是的,“如画的国土”。
ip地址已设置保密
2007/5/21 12:30:28
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
8
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
谢谢老师。
ip地址已设置保密
2007/5/22 9:04:57

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询