dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La Eta Princo (3)

您是本帖的第 1165 个阅读者
树形 打印
标题:
La Eta Princo (3)
komencantino
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:389
积分:3648
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给komencantino付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给komencantino

发贴心情
La Eta Princo (3)

Ĉapitro III


Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam ŝajnis aŭdi la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion.

Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, ĉar temas pri desegno tro malfacila por mi), li demandis min:

"Kio estas tiu ĉi aĵo?"
"Tio ne estas aĵo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmaŝino."

Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tiam li ekkriis:

"Kio? Do vi falis el la ĉielo?"
"Jes," mi diris modeste.
"Ha! Tio estas miriga!"

Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, ĉar mi deziris, ke oni serioze taksu miajn malfeliĉojn. Poste li aldonis:

"Tiel do, vi ankaŭ venas el la ĉielo! De kiu planedo vi estas?"

Tuj mi vidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto, kaj mi demandis:

"Do, vi venas de alia planedo, ĉu ne?"

Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:

"Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de tre malproksime..."

Kaj li enprofundiĝis en revadon, kiu longe daŭris. Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en admiradon de sia trezoreto.


Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi penis por pliinformiĝi pri tio:

"De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via "ĉe mi"? Kien vi volas forporti mian ŝafeton?"

Post pormedita silento li respondis:

"La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgas, ĉar dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo."
"Kompreneble. Kaj se vi estos afabla, mi donos al vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumtage. Kaj fosteton."

Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon.

"Ĝin alligi? Kia stranga ideo!"
"Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj perdiĝos..."

Kaj mia amiketo denove ekridis:

"Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros?"
"Ien ajn. Rekte antaŭen..."

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:

"Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste!"

Kaj, eble iom melankolia, li aldonis:

"Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen..."

ip地址已设置保密
2007/5/24 21:12:30
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
Poste li aldonis可以说成rediris吗?
ip地址已设置保密
2007/5/28 11:54:27
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
3
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
Tuj mi vidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto 中的 flagreto怎么理解呢?
ip地址已设置保密
2007/5/28 11:55:58
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
4
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
Post pormedita silento li respondis 中的 pormedita 是什么意思?
ip地址已设置保密
2007/5/28 11:58:55
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
5
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-5-28 11:54:27的发言:
Poste li aldonis可以说成rediris吗?

     两者在含义上应该没有什么差别,aldoni用得更常见些。
ip地址已设置保密
2007/5/29 9:04:29
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
6
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-5-28 11:55:58的发言:
Tuj mi vidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto 中的 flagreto怎么理解呢?

    flagreto 本来的意思是“微微闪现”,这里可以理解为“隐约有一点”。这句可以译成“对于他从哪里来我隐约发现了一点线索”。
ip地址已设置保密
2007/5/29 9:13:00
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
7
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用xiaolili在2007-5-28 11:58:55的发言:
Post pormedita silento li respondis 中的 pormedita 是什么意思?

    pormedita=por+medita
ip地址已设置保密
2007/5/29 9:14:26
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
8
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
谢谢老师解答。
ip地址已设置保密
2007/5/29 9:44:42

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询