Ĉapitro VII
LA KVINAN tagon, denove dank' al la ŝafeto, la sekvanta sekreto pri la vivo e la eta princo estis malkaŝita al mi. Abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:
"Ŝafeto, se ĝi manĝus arbustojn, ankaŭ florojn manĝas, ĉu ne?"
"Ŝafo ĉion manĝas, kion ĝi trovas."
"Ĉu eĉ florojn, kiuj havas dornojn?"
"Jes, eĉ florojn, kiuj havas dornojn."
"La dornoj, do por kio servas?"
Mi ne sciis. Mi tiam estis tro okupata, provante malxraŭbitro streĉitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, ĉar mia paneo ekmontriĝis vere serioza, dum la trinkakvo malpliiĝis, kaj mi timis la plej malbonan.
"La dornoj, do por kio servas?"
La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpacienciĝis pro mia bolto kaj respondis senpripensaĵon:
"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico flanke de la floroj!"
"Ho!"
Sed post silenteto li kvazaŭ malpardoneme pafis al mi:
"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviliĝas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."
Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per la martelo." La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbumadon: "Kaj vi, vi kredas, ke la floroj..."
"Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripenseme. Mi ja zorgas pri seriozaĵoj."
Li rigardis min miregante.
"Pri seriozaĵoj!"
Li vidis min tenante enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝintan super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela.
"Vi parolas kiel grandpersonoj!"
Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:
"Vi konfuzas ĉion... miksas ĉion!"
Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:
"Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: "Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!" kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. Sed li ne estas homo, li estas fungo!"
"Kio li estas?"
"Fungo!"
La eta princo jam estis tute pala pro kolero.
"Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikas dornojn. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Ĉu tio en pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matentnon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite -, ĉu tio ne estas ja grava afero?"
Li ruĝiĝis kaj daŭrigis:
"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin. Li diras al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas?"
Nenion pli li povis diri. Li subite ekploregis.
Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto, ne plu gravis. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur Tero, unu eta princo bezonis konsollon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero... Mi ja desegnos buŝumon por via syafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..."
Mi ne tro bone sciis, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...
Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.