Ĉe la koro de la tero (100)
La afero sub la felo ne estis Dian--ghi estis abomeninda maharo. Tuj
mi komprenis la ruzon, kiun Hugha uzis kontrau mi, kaj ghian celon.
Foriginte min porchiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa
kontrau li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la
borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis
moveti ghin ech ne unu harlarghon.
Ne necesas rakonti pri la terurajhoj au la tedeco de tiu vojagho.
Ghi diferencis tute malmulte de la antaua, kiu portis nin de la
ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la
teron, la vojagho dauris preskau unu tagon pli longe kaj elportis
min sur la sablojn de la Saharo, anstatau al Usono, kiel mi esperis.
Jam de monatoj mi atendas chi tie la alvenon de blankulo. Mi ne
kuraghis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos
retrovi ghin--la movighantaj sabloj de la dezerto baldau kovrus
ghin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj shia Pelucidaro
estus por chiam for.
Ke mi iam revidos shin, shajnas nur malgranda ebleco, char kiel mi
sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojagho finighos--kaj
kiel, sen nordo au sudo au oriento au okcidento, mi esperu iam
trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia
perdita amatino kaj funebras pro mi?
Jen la historio, kiel David Innes rakontis ghin al mi en la kaprofela
tendo che la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li
gvidis min por vidi la borveturilon--ghi estis precize tia, kia li
priskribis ghin. Ghi estis tiel grandega, ke ghi povus esti
transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu
transportrimedo, kiu ekzistis tie--ghi povus esti veninta nur tiel,
kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo
Pelucidaro.