Ĉe la koro de la tero (101)
Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leonchasadon,
reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi achetis
grandan kvanton da ajhoj, kiujn li deziris kunporti kun si al
Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafajhoj, fotiloj,
kemiajhoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj
libroj--libroj pri chiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras
libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindajhojn de la dudeka
jarcento en la shtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis
lin.
Mi reportis la aferojn mem al Algherio, kaj akompanis ilin ghis la
fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj
aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la
karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia
antaua vojagho en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes,
en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji
suden.
Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, trovighis pli ol
kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi
pakigis ghin chirkau speciala bobeno je lia propono, char estis lia
ideo, ke li povus fiksi unu finon chi tie antau ol foriri, kaj
ellasante ghin tra la malantauo de la borveturilo, krei
telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi
petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta
shtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antau ol li
ekveturus, por ke mi facile trovu ghin kaj komunikighu kun li, se
okazos, ke li bonshance atingos Pelucidaron.