![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Kiam la akvo plene glaciiĝis, la vulpo diris:
- Nu, kara amiko, nun eltiru ĝin.
- Mi eltirus ĝin, amiko, sed mi ne povas.
- Do bone - diris la vulpo -, certe estas multaj fiŝoj sur ĝi. Nu, amiko, ek, tiru ĝin per plena forto.
La malfeliĉa lupo laŭte ĝemis, pluve ŝvitis. Tamen ĝi ne sukcesis eltiri la voston.
- Hej, amiko, mil diabloj - diris la vulpo -, okazis malbono. Mi vetus, ke via vosto kunglaciiĝis kun la akvo.
- Ve, ve! - plendkriis la lupo. - Kion mi faru, kion mi faru?!
- Vidu, amiko lupo, mi eble ŝirmaĉos vian voston.
- Tion mi ne permesas - diris la lupo -, prefere mi mortos.
- Bone, amiko, sed alie mi ne povos helpi vin. Adiaŭ.
Apenaŭ la vulpo foriris, venis al la lago virinoj kun vestaĵoj, por lavi ilin en la truo. Jam de malproksime ili rimarkis la lupon, kaj komencis kriadi, atendante, ke ĝi forkuros. Sed la lupo ne forkuris.
Tiam la virinoj kuraĝiĝis.
Tion la lupo ne povis elteni. Ĝi kolektis ĉiujn siajn fortojn, ĝia vosto ŝiriĝis, kaj - ek! - ĝi vente forkuregis.
Tiam la vulpo jam estis tre malproksime, ĝi iris, iradis, kaj trovis fosaĵon. La fosaĵo estis plena per lignopistaĵo: la vulpo kuŝiĝis en ĝi, turnis sin en la pistaĵo tiel, ke ĝi kvazaŭ kovris ĝian felon. Ĝi sternis sin, kvazaŭ ĝi estus trabatita.
La lupo preterpasis ĝuste tie, ĝi ekvidis la vulpon kaj demandis:
- Kio okazis al vi, amiko vulpo?
- Ho, lasu la demandon, amiko, ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj miaj ostoj estas disbatitaj, ili eĉ trapikis mian felon?
- Nu - diris malgaje la lupo -, mi lasis mian voston en la truo.
La vulpo plende ĝemadis: - Ho, ve, miaj ostoj, ili estas disbatitaj!
La stulta lupo ekkompatis ĝin:
- Ne veadu, amiko vulpo - ĝi diris -, ni iru al la arbaro, tie ni kaŝos nin kaj saniĝos.
Sed la vulpo plu ĝemis kaj veadis:
- Ho ve, amiko, mi irus volonte, sed mi ne kapablas.
- Bone, bone, mi helpos vin.
- Sed mi ne povas eĉ stariĝi.
- Nu, se vi ne povas, mi portos vin.
Kaj ĝi
Dum la lupo pene portis ĝin,la vulpo silente ripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.
La lupo turnis la kapon, kaj demandis:
- Kion vi murmuras, amiko vulpo?
- Mi diris, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.
"Nu, pensis la lupo, certe trompis min la oreloj, kaj mi misaŭdis."
Sed apenaŭ ĝi rekomencis la iradon, la vulpo denove ekripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.
La lupo denove returnis la kapon, kaj demandis:
- Kion vi murmuradas, amiko vulpo?
- Mi nur ripetadas en mi, amiko lupo, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.
- Ej ho, aĉa kaĉo - kriegis la lupo -, ĉion mi atidis bone, denove vi trompis min! - Kaj tuj ĝi forpuŝis de sur sia dorso la vulpon, ke tiu brue falis sur la teron. - Estu via amiko la diablo, sed mi ne plu estos.
Per tio finiĝis la granda amikeco.