La batalo de l' vivo (11)
"Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la
poshoj: "La granda farso en cent aktoj"!
"Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro
Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo,
"ke la granda farso por tiu chi aktorino estu mallongigita?"
"Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio chi! Shi
vivu kaj ridadu pri tio chi kiel longe shi povas ridi, kaj poste
shi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la
kurtenon.'"
"La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan
paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio
estas ankau tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion chi
jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozajho en la
vivo! Kiel Vi nomas proceson?"
"Sherco", respondis la doktoro.
"Chu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la
rigardon de la blua paperujo.
"Neniam", respondis la doktoro.
"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble
lernos alie pensi".
Craggs, kiu shajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian
apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte au tute ne
konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ghi rilatis je la sola
penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio
kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ghin dividadis kun li.