La batalo de l' vivo (21)
"Kaj la kribrilo?" daurigis demandi Snitchey.
"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la-
ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-chi-fa-ru-an-kau-al-i-li".
"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble
pensas?" diris sinjoro Snitchey.
"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi
ne estas advokato."
"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey,
rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaue fari ion
kontrau la impreso, kiun tiu chi respondo eble povus elvoki, "Vi
trovus, ke tio chi estas la regulo de vivado de la plej multaj de
Viaj klientoj. En tio chi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn
malsagha tiu chi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon
sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj,
sinjoro Alfred; sed pleje konsilighas kun ni koleremaj kaj
malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre
maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn
vizaghojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe
esprimas ankau la opinion de nia sinjoro Craggs."
"Sendube", diris Craggs.
"Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko",
diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon,
"ni kiel eble pli baldau subskribu, sigelu kaj transdonu, char
alie venos la vojagha kalesho antau ol ni scios, kie ni estas".
Jughante lau la eksterajho, estis tre kredeble, ke la kalesho
preterveturos antau ol sinjoro Britain scios, kie li estas; char
li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en
la kapo la argumentojn de la doktoro kontrau la argumentoj de la
advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontrau la
argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj
kontrau la argumentoj de la ambau kaj faris malfortajn provojn
meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova
por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li
rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj
kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam
li havis nur tre malafablan opinion pri shia prudento, char shi
nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj chiam estis
preta fari la ghustajhon en ghusta tempo -- dume venis kun la
inko kaj ankorau plu faris al li utilan servon per tio, ke shi
per pusho de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin
maldormigis.