La batalo de l' vivo (25)
"Ghi venas jam!" ekkriis Britain.
"Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco -- vian
manon, Britain -- Marion, mia plej kara koro, adiau! Fratino
Grace, ne forgesu!"
La patrina figuro kaj la vizagho tiel bela en sia gaja
trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis
sin deturni de shia fratino.
La kalesho estis antau la pordo. La pakajho estis surmetita. La
kalesho ekrulighis for. Marion sin ne movis.
"Li faras al vi signon per la chapelo, mia kara", diris Grace.
"Via fiancho, mia koro. Rigardu!"
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la
kapon. Sed kiam shi post tio chi renkontis la plenan rigardon de
tiuj chi trankvilaj okuloj, shi plorante falis al la kolo al la
pli maljuna fratino.
"Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ghin rigardi, Grace!
Ghi rompas al mi la koron."