《山村》三语种对照--1.4
Ĉiuj pordoj malfermiĝis al la placo,kiu estis malmola kaj ebena,kiel moderna tenisejo.Tie ni kutimis draŝi nian grenon kaj rizon somere,kunveni por babili malfruposttagmeze,sidi por aŭskulti nian vilaĝan rakontiston vespere,kaj gapi sencele al la steloj kaj Arĝenta Rivero en someromezaj noktoj.Dekstre sur la placo,kie ĝi malvastiĝis,staris la sola konstruaĵo iom impona,la templo de niaj prauloj.Tegoloj ĝiaj estis glaceaj kaj verdaj,kaj ofte blindumis niajn okulojn.Helegaj estis iliaj rebriloj en la sunlumo.Oni diris,ke la rebriloj kondukas ĝis la Ĉielo kaj kiel ŝoseo ebligas al niaj prauloj reveni al ni dum festivaloj kaj por ricevi niajn oferaĵojn kaj omaĝon.Maldekstre de la vilaĝo,preskaŭ en la arbaro apud la vojeto,loĝis en ŝtona kiosko nia Terodio kaj lia grasa,pliaĝiĝinta edzino.Li estis mandareno milda.Li sidadis la tutan tempon,kun la pintiĝintaj fingroj de siaj molaj manoj ripozantaj sur liaj genuoj;apudis lin la edzino sammaniere,kun patrineca rideto sur la vizaĝo.