《山村》三语种对照--1.6
1.6 En la malproksimo preter nia vilaĝo la rivero fluis malhaste okcidenten.Ĝian tutan amplekson ni ne povis vidi pro la arboj sur la taluso.Sed la akvon ni ja povis vidi.La tutan tempon ĝi brilis en la sunlumo.Kiam venteto ĝian supraĵon krispigis,la ondetoj kutimis ekbrili kiel steloj al ni ridetantaj kaj palpebrumantaj tra la truetoj inter verdaj folioj.Ĝuste tiam,samkiel en multaj aliaj tagoj,mi forlasis la vilaĝon kaj marŝis laŭ la ŝoseo deklivanta malabrupte ĝis la rivero,por rigardi nian bovinon.Supren de la bordo etendiĝis larĝa strio paŝteja.Ĉiuj niaj plugbovinoj kaj bovidoj kaj bovoj troviĝis tie,kapobatante unu alian aŭ petolante hundide.
[此贴子已经被作者于2012-4-26 10:08:12编辑过]