《山村》三语种对照--1.9
Pri tiuj vortoj mi pensis,fikse rigardante sur miaj nudaj piedoj la sablerojn ankoraŭ ekbrilantajn en la sunlumo. Poste mi levis la kapon kaj rigardis orienten laŭ la rivero. Neniu fino,efektive. Kaj mi aŭdis muĝi la bovinon,base kaj peze. Tio estis bovino nia. Ŝi rigardis reveme alidirekten. Tia ŝi ofte estis:muĝanta senkaŭze,rigardanta malprecize la akvon ritme fluantan okcidenten,tage kaj nokte,ĉiam laŭ sia trankvila maniero. Do ankaŭ tiudirekte mi trovis nenion novan,krom ke la fluo iom kurbiĝis ĉirkaŭ terason antaŭ la vilaĝo. Sed aliflanke de tio ĝi plufluadis,rekte ĝis la malproksima horizonto. Tamen,ĉe la kurbiĝo aŭdiĝis kanto. Eble nia bovino erare supozis tion muĝo de virbovo. Tial ĝi aspektis tiel malsprita.
Haj-ho,haj-ho,lololo,haj,lolo,haj-lo,
Hoho,hu,haj-ho,hu,haj-haj-ho,lo-lo-lo...
[此贴子已经被作者于2012-5-29 8:40:47编辑过]