estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke
efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino
Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj
suspektemaj, kaj tion chi saman rilate la sinjoron Snitchey
faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la
lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion
vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi
diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkighu
je tio chi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo,
ke se li iam de iu estos kondukita sur malghustan vojon, ghi
estos per tiu chi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ghi
estas Craggs. Malgrau tio chi ili tamen entute estis tre bonaj
amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis
malvasta ligo defenda kaj ataka kontrau la ekspedejo, kiu en
iliaj okuloj estis chambro de suspektajhoj kaj komuna malamiko
plena je dangheraj kaj misteraj mahhinacioj.
Kaj tamen de tiu chi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian
mielon. Tie chi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la
fenestro de ilia chambro de interparoloj, kiu eliradis sur la
malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la
jhurintaj jughantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin
sentimentalaj) la malsaghecon de la homoj, kiuj ne povis chiam
vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en
jughejo. Tie chi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super
ili, kaj sole ilia jugha kalendaro, la iom post iom pli
malgrandighanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seghoj kaj
la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion chi.
Tie chi preskau tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangho
en la ghardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da
papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca
interparolado.