La batalo de l' vivo (30)
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon,
videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ghuado, la
vizagho de la kliento iom post iom glatighis, kaj ridetante li
diris:
"Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?"
"Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la
fingroj kaj shajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj -- ni
parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs -- ses au sep jarojn".
"Ses au sep jarojn ne manghi!" diris la kliento kun chagrena
rido kaj senpacience movante sin sur la segho.
"Ses au sep jarojn ne manghi, sinjoro Warden, estus efektive io
neordinara", diris Snitchey. "En la dauro de tiu chi tempo Vi
povus sole per montrado sin jam perlabori novan terajhon. Sed ni
ne pensas, ke Vi povus ghin fari, kaj tial ni ghin ankau ne
konsilas al Vi.
"Kion do Vi al mi konsilas?"
"Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado
sub nia observado denove liberigus Vian proprajhon. Sed en tiu
okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tushante la
nemanghadon, ni povas al Vi ech nun jam donadi kelkajn centojn da
funtoj da sterlingoj chiujare, sinjoro Warden."
"Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis
milojn!"
"Tion chi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la
paperojn en la feran keston, "tion chi oni tute ne povas dubi.
Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, daurigante medite
sian okupon.