serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el chiuj petolajhoj,
kiujn al sinjoro Warden faris liaj chevaloj -- kaj ili estis
sufiche multaj kaj sufiche karaj, kiel li kaj ni ambau la plej
bone scias -- la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin
kun tri rompitaj ripoj, elartikigita shultro kaj Dio scias kiom
da subsangajhoj antau la muro de l' ghardeno de la doktoro.
Tiam, vidante lin resanighanta sub la flego kaj tegmento de la
doktoro, ni ne antauvidis tian malbonajhon; sed estas tre
malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler
-- nia kliento, sinjoro Craggs."
"Kaj sinjoro Alfred Heathfield -- ankau speco de kliento,
sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs.
"Kaj sinjoro Michael Warden, ankau speco de kliento", trankvile
aldonis la gasto, "kaj ne malbona, char li dek au dekdu jarojn
vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon;
tie en la kesto kushas la fruktoj kaj ankau rimedoj por penti
kaj farighi pli prudenta. Kaj por tion chi pruvi, sinjoro Warden
volas, se li povas, edzighi je Marion, la aminda filino de la
doktoro, kaj preni shin kun si."
"Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey.
"Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin
la kliento. "Vi konas Viajn shuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi
scias ankau certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en
simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas
forkonduki la junan sinjorinon sen shia konsento. En la afero
estas nenio kontraulegha. Mi neniam estis intima amiko de
sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontrau li mi faras min
kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni
tion, kion li volis gajni".