La batalo de l' vivo (34)
"Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre
maltrankvile. "Ghi ne povas al li prosperi, sinjoro. Shi estas
tre alligita al sinjoro Alfred".
"Efektive?" diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, shi estas tre alligita al li", certigis
Snitchey.
"Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj
baldau mi komencis tion chi dubi", diris sinjoro Warden. "Shi
amus lin, se chio irus lau la volo de shia fratino, sed mi shin
observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj che la
plej malgranda aludo je li shi videble suferadis".
"Kial shi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio shin igus,
sinjoro"? demandis Snitchey.
"Kial -- mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj
povas ghin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la
strecho kaj konfuzo, kiuj esprimighis en la vizagho de Snitchey,
kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj
penis sciighi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Shi estis
tre juna, kiam shi fianchighis -- se oni entute tiel provas tion
chi nomi -- kaj eble shi ghin pentis. Eble -- ghi sonas
fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco -- eble
shi enamighis en min, kiel mi enamighis en shin".
"He, he! sinjoro Alfred, shia malnova kolego de ludoj, sinjoro
Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis shin ja
kiel tre malgranda infano"!