La batalo de l' vivo (37)
"Bonan nokton!" respondis la kliento kaj skuis al ambau la
manon. "Vi vidos ankorau, kiel bone mi scias uzi mian richecon.
De nun Marion estas mia stelo de felicho!"
"Gardu Vin sur la shtuparo, sinjoro!" diris Snitchey; "char tie
la stelo ne lumas. Bonan nokton!"
"Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden.
La ambau kompanianoj eliris sur la shtuparon kaj lumis al li;
kiam li jam estis foririnta, ili ankorau staris kaj rigardadis
sin reciproke.
"Kion Vi diras al tio chi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
"Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la
maniero, kiel la paro diris al si adiau, estis io stranga, tion
chi mi memoras", diris Snitchey.
"Jes, jes", diris sinjoro Craggs.
"Eble li trompighas", daurigis sinjoro Snitchey, shlosante la
fajreltenan keston kaj metante ghin sur ghian ordinaran lokon;
"sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankau
ne estus mirindajho, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la
belan vizagheton tre fidela. Shajnis al mi", diris Snitchey,
surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre
malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazau shia
karaktero en la lasta tempo farighis pli forta kaj pli serioza,
pli ol la karaktero de shia fratino."
"Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs.