La batalo de l' vivo (45)
"Tio chi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li
diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.
"Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!"
"Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj
membroj: "Mi volus ke mi ghi estu, Britain!"
"Kio?"
"Ke mi estu la persono, kiu devas edzinighi!"
Benjamin prenis la pipon el la busho kaj kore ridis. "Jes, vi
estas tute la ghusta por tio chi," li diris; "malfelicha
Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li,
kaj shajnis ke la penson shi trovas tiel same amuza, kiel li.
"Jes," shi konsentis, "mi estas tute la ghusta por tio chi, ne
vere?"
"Vi neniam edzinighos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj
prenis la pipon returne en la bushon.
"Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe.
Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio chi!"
"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi ghin baldau
faros, Britain; ne vere?"
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis
pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la
kapon jen dekstren jen maldekstren, li ghin chirkaurigardadis,
kiel se tiu chi nubo estus la demando kaj li ghin rigardus de
diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon
ankorau ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble
ankorau decidighos tion chi fari.
"Kiu ajn shi estos, mi deziras al shi felichon!" ekkriis
Clemency.
"Ho, tio chi al shi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".
"Sed shi ne vivus tiel feliche kaj ne havus tiel tute bonan kaj
amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon
kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antaue ne estus -- ne
char mi intencis, char ghi estis pura kuntrafigho: ne vere,
Britain?"