dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La batalo de l' vivo (47)

您是本帖的第 973 个阅读者
树形 打印
标题:
La batalo de l' vivo (47)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La batalo de l' vivo (47)
"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas,
Clemency, ke vi min devis konverti. Tio chi estas la plej
stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la
kapo!"

Tute ne ofendighante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj
chirkauprenante sin diris: "ne, mi ankau tiel pensas".

"Mi estas sufiche konvinkita je tio chi", diris sinjoro Britain.

"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas
nenian penson, mi nenian bezonas".

Benjamin prenis la pipon el la busho kaj ridis, ghis la larmoj
elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li
aldonis chiam ankorau ridante kaj vishante al si la okulojn.
Clemency, nenion kontraudirante, faris tion saman kaj ridis tiel
same kore, kiel li.

"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre
bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio
ajn estos, mi vin chiam estimos kaj chiam estos via amiko."

"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio chi certe estas tre bone
de via flanko."

"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al shi la pipon
por elbati; "mi vin ne forlasos. Auskultu! estas stranga bruo!"

"Bruo!" ripetis Clemency.

"Pashoj ekster la domo. Sonis, kvazau iu desaltas de la muro."

"Chu ili supre chiuj estas en lito?"

"Ho, nun ili chiuj iris dormi."

"Chu vi nenion audis?"

"Ne!"

Ili ambau auskultis sed nenion audis. "Mi ion diros al vi",
diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros
unu fojon chirkauiron chirkau la domo, antau ol mi iras dormi.
Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."

ip地址已设置保密
2013/1/23 12:27:47
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情

"Nu, tio chi certe estas tre bone de via flanko."

这里是不是应该用 bona?

ip地址已设置保密
2013/7/16 9:02:07
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
3
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
应该用bona。
ip地址已设置保密
2013/7/18 10:07:12
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
4
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
谢谢老师!
ip地址已设置保密
2013/7/20 8:46:24

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询