dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La batalo de l' vivo (77)

您是本帖的第 970 个阅读者
树形 打印
标题:
La batalo de l' vivo (77)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La batalo de l' vivo (77)
"Kia sciigonto?" shi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"

"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama
trankvila rigardo. "Chu vi pensas, ke vi min komprenas?"

"Mi tremas che la penso," si diris.

Malgrau lia trankvila rigardo, sur lia vizagho estis videbla
esprimo, kiu shin ektimigis. Denove shi kashis sian vizaghon sur
lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankorau minuton.

"Kuraghon, mia bona Grace! Se vi havas sufiche da forto, la
sciigonto atendas antau la pordo. La suno mallevighas en tiu chi
tago de naskigho de Marion. Kuraghon, kuraghon, Grace!"

Shi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke shi estas preta.
Tiel starante kaj rigardante post li, shi estis mirinde simila je
Marion en shia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Shi
vokis ghin returne -- la infano havis la nomon de la perdita
fratino -- kaj alpremis ghin al la koro. Sed kiam shi denove
forlasis la infanon, tiu chi rapidis post la patro, kaj Grace
restis sola.

Shi ne sciis, kion shi timis kaj esperis, sed restis starante
senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.

Dio! kio ghi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la
sojlo? Tiu chi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera
vento, la kapon ame alpremante al la brusto de shia patro! Ho,
Dio! Chu tio chi estis songha fantomo, kio elshiris sin el la
brakoj de shia patro kaj kun ekkrio en sovagha malkvieto de amo
falis en shiajn brakojn?

"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro!
Ho, neesprimebla felicho de la revidigho!"

Ghi ne estis songho, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj
timo, sed Marion mem! Tiel charma, tiel felicha, tiel ne tushita
de malghojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la
mallevighanta suno brilis sur shia levita vizagho, shi elrigardis
kiel anghelo, kiu benon portante vizitis la teron.

Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon,
kaj shi klinighis super shi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin
sur la genuojn antau shi kaj ech unu sekundon ne povis deturni
de shi la okulojn. Fine shi rompis la silenton, kaj shia vocho
sonis klare, mallaute kaj dolche en harmonio kun la solena
silento de la vespero.

"Kiam mi loghis ankorau sub tiu chi amata tegmento, Grace --"

"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove audas
vin paroli!"

ip地址已设置保密
2013/9/4 10:02:01
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
mi tute komprenas!
ip地址已设置保密
2013/11/15 9:25:05

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06055 秒, 4 次数据查询