vi ion rimarkis en miaj okuloj?"
"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."
"Char ni en tiu vespero okaze," li daurigis kaj forte shin tenis
per la maniko, "ambau posedis sekretojn kaj ambau sciis tion
saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu chi
afero, des pli bone; kaj prenu tion chi kiel instruo, por en
estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagha okulo.
Fraulino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."
Clemency, tenante la antautukon antau la okuloj, malrapide
eniris, sub la brako de sia edzo; tiu chi lasta kun plenda
vizagho, esprimanta la antausenton, ke la kribrilo de muskato
estas perdita, se shi perdis la kuraghon.
"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis
kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi
propre?"
"Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam shi nun, mirigita
kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauta kriego de
sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan
vizaghon vidis tiel proksime antau shi, shi larghe malfermis la
okulojn, ploris, ridis, kriis, chirkauprenis Marionon, tenis
shin forte, denove shin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro
Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la
doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine chirkauprenis sin
mem, jhetis la antautukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris
miksite.
Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ghardenon kaj
restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; char restis al
ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu chi malmulto sole kaj
tute estis altirita de la ghoja bruado de Clemency. Shajnis, ke
li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj
okuloj; kaj lia vizagho montris malgajan esprimon (kvankam li
cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris
ankorau pli falanta en la okulojn.
Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis
kun li. Baldau poste shi denove aliris al Marion, kiu kun Grace
kaj kun sia malgranda samnomulino formis charman grupon, kaj
murmuretis al shi ion en la orelon, kio, kiel shajnis, tiun chi
surprizis; sed baldau denove trankvilighinte, shi alproksimighis
kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.
"Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate
elrigardantan paperon el la posho, "mi deziras al Vi felichon. Vi
estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedajho, kiun
Vi ghis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub
la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia
kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi
havos la plezuron en tiuj chi tagoj al la elekto peti pri Via
vocho."