La batalo de l' vivo (83)
"Chu ghi farus diferencon en la vocho, se la elpendajho estos
shanghita, sinjoro?" demandis Britain.
"Tute ne," respondis la advokato.
"En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la
dokumenton de donaco, "aldonu ankorau la vortojn 'kaj
fingringo', kaj mi volas la ambau sentencojn pendigi en la
loghejo anstatau la portreto de mia mastrino."
"Kaj al mi," diris vocho post li -- ghi estis la fremdulo,
Michael Warden -- "la enhavo de tiu sentenco alportu servon.
Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambau
alporti grandan doloron. Ke tio chi ne farighis, ne estis mia
merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli sagha au
pli bona. Sed en chiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas
pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la
gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn -- kun hontigo,
kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankau ne sen utilo --
de unu" -- li rigardis Marionon -- "kiun mi humile petis pardoni
al mi, kiam mi ekkonis shian meriton kaj mian senindecon. Post
kelkaj tagoj mi forlasos tiun chi lokon por eterne. Mi petas Vin
chiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel
faru ankau al ili! Forgesu kaj pardonu!"
-----
La tempo -- kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu chi
historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de chirkau
tridek kvin jaroj -- sciigis min, malshate sin apogante sur sian
falchilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian
domon ne vendis, sed malfermis ghin denove kun konvena gastamo,
kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta
chirkauajho, kun la nomo Marion. Sed char mi rimarkis, ke la
tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom
mi povas kredi al ghiaj rakontoj.
Fino.