patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas
pensi pri li. Ghi estis granda, malgrasa viro de meza agho; li havis
malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia
malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de chiuj homoj, kiujn mi
iam vidis. Min precipe li shajne korfavoris. Kiam li venis, li
laudis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaghon, mian
kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo
forpushis min de li; li kisis min malgrau mia kriado, li kontente
diris: 'Ankorau du, tri jaroj, tiam vi estos tauga, Schepperl!' Kaj
li kaj mia duonpatro che tiu antaudiro eksplodis per sovagha rido.
En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Audu,
Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi,
mi nenion postulas de vi, por mi ankau plene sufichas miaj tri
ceteraj infanachoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstatau
vi farighos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon--multe ghi
ne estas--vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon.
Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian
domon.'--'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, char ghis nun
mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li
respondis, li povas alveni jam hodiau au morgau.
Vi povas imagi, kiom mi ghojis! Pasis tri jaroj, sed ankorau hodiau
la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazau estis
hierau. La felicho, forlasi la domon de mia patro, la felicho, havi
onklon, kiu min kompatas, la felicho, veni al Parizo, kie mi imagis
la centron de eleganteco kaj de felichego,--mi estis ebria de tiom
da felicho; chiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren,
chu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun
vesperon veturilo haltis antau nia domo; mi flugkuris malsupren, mi
disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto--kruela senrevigho!
Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.