forgesos la diablan ghojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj,
kiam li vidis min alten kreskinta; ankorau nun mi audis lian grakan
vochon: 'Nun vi estas ghusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin
en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li
jhetis monsakon sur la tablon; la sako malfermighis, brila amaso da
arghentaj kaj oraj moneroj rulighis teren; miaj tri pli junaj
gefratoj kaj la patro ghojkriis, sur la planko shovighis tien kaj
tien kaj kolektis la monerojn,--ghi estis--mia achetprezo!
Jam la sekvintan tagon ni vojaghis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne
kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio,
kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ghoji: angoro,
neklarigebla korpremo anstatauis mian ghojon, mian felichon. Antau
granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek
ghis dekdu belaj, charmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la
larghaj shtuparoj renkonten al ni. Ili karese chirkauprenis kaj
kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon:
'Chu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'--'_Oui, ce sont des
filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la
multnombra servistaro alighis per maldelikata, eksploda rido!
Elegantaj vestoj, luksaj chambroj distris min. La sekvintan tagon mi
estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu
knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis che ludotabloj, sur kanapoj,
che la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj
sinjoroj. Kiam mi eniris, chiuj forlasis sian lokon, iris renkonten
al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis
kanti; mi ricevis gheneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la
interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis
konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankorau hodiau rughighas,
pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj
pasis en ghojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta
vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskau angoreta
en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do
estas la granda mondo kaj oni devas akomodighi al ghiaj moroj. Sed
unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la shtuparon mi
vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto,
ricevis por ghi bluajn au rughajn kartojn kaj ree transdonis tiajn
al servisto antau la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun
karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj rughaj kartoj; mi
ankorau hodiau ne scias, kial mi rughighis pro tio. Sed auskultu
plue, kio baldau okazis.