La kantistino (26)
'Kion vi volas chi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
mi venis en tiun domon; mi ghin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
min.'
'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
Au vi tuj pagos dekmil frankojn, chu per juveloj, chu per oro, au
vi sekvos min al Parizo; alie morgau la tuta urbo scios pli multe
pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
volas; sed tuj forlasu chi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
Mi iris kelke da pashoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
patro'. Diabla rido sonis el lia busho, la brilo de la kandelo
lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
sama momento estis klare al mi, kiu antau mi staras; mi nun sciis,
ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
havigis al mi supernaturan forton, mi kontraubaraktante liberigis
min, mi volis forshiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
tribunaloj kontentigon pri mi.'--'Tiel niaj aferoj ankorau ne
statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas--."
La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
chevalier ankorau vivas, ke ghi estas la sama, kiu volis mortigi
vin?"
"Lia vocho, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hierau al vi
donis, tion igis plene certa por mi. Ghi estas markita per la
komencliteroj de lia nomo."
"Kaj chu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Chu vi permesas al mi,
chion de vi diritan sciigi ech antau la jughisto?"