世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Aimko·ilin 发布
Volumo 1 1.1
Sinjoro Sugitani Yosito,en mia hejmloko iam estis malnova kutimo,ke oni ŝatis nomi novnaskiton per nomoj de korpopartoj,ekzemple Chen Nazo,Zhao Okulo,Wu Intesto,Sun Ŝultro ktp. Mi ne esploris,kial aperis tiu moro,kaj mi opiniis,ke oni nomis siajn infanojn per tiaj nomoj pro la kredo,ke infano kun vulgara nomo kreskas facile,aŭ la patrinoj opiniis,ke la infanoj estis karno de ilia korpo. La kutimo de tia nomumo jam elmodiĝis kaj la junaj gepatroj jam ne ŝatis tian nomumon. Nun en mia loko la infanoj plejparte jam havas nomojn graciajn kiel tiuj de la roloj en televidaj filmoj de Hongkongo,Tajvano,aŭ eĉ Japanio kaj la Respubliko de Koreio. Dum la infanoj kun vulgaraj nomoj,jam ŝanĝis sian nomon,kaj kompreneble parto el ili ankoraŭ portas la originan nomon,ekzemple Chen Orelo,Chen Brovo.
La patro de Chen Orelo kaj Chen Brovo estas Chen Nazo,mia kunlernanto en elementa lernejo kaj amiko en mia knabeco. Ni eniris en la elementan lernejon Dayanglan en aŭtuno de 1960. Tiam estis malsataj jaroj kaj la memoro pri plejparto de la gravaj aferoj en tiu periodo rilatis kun manĝo,ekzemple mi rakontis,ke ni iam manĝis karbon. Multaj rigardis mian rakonton absurdaĵo,sed mi ĵuras en la nomo de mia onjo,ke mia rakonto ne estas absurdaĵo,sed centpocenta realaĵo.
La karbo,bonkvalita karbo produktita de karbominejo Longkou,estis brlia,kaj la sekco povis speguli homan figuron. Post tiu periodo mi neniam revidis plu tiel brilan karbon. Ĉaristo Wang Piedo de mia vilaĝo portis tunon da tia karbo el la gubernia urbo. Wang Piedo,balbutulo,havis rektangulan vizaĝon kaj dikan kolon,kaj kiam li parolis,liaj okuloj brilis,kaj la vizaĝo ruĝiĝis pro balbutado.
(Chen Nazo 陈鼻,Zhao Okulo 赵眼,Wu Intesto 吴大肠,Sun Ŝultro 孙肩,Chen Orelo 陈耳,Chen Brovo 陈眉,Wang Piedo 王脚)