原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 1.4
Ni staris antaŭ la karbomaso,kurbiĝis kaj klinis la kapon,kiel prospektoroj trovintaj trezoran minon. Ni snufadis,kiel hundo serĉanta ion manĝeblan en ruino. Nun,skribante pri tiu afero en la knabeco,mi pensas,ke ni unue devis danki Chen Nazo,kaj due Wang Galo. Estis Chen Nazo,kiu la unua prenis karbopecon kaj poste snufis,la brovojn kuntiris,kaj la mieno faris impreson sur nin,ke li estis cerbumanta pri grava afero. Lia nazo estis longa kaj dika,kaj ni ŝatis moki lin pro lia nazo. Post tempo da meditado li forte frapis alian grandan karbopecon per la karbopeco en la mano. La karbopeco frakasiĝis je la kunfrapiĝo kaj tuj dissendis bonodoron. Li prenis malgrandan pecon,kaj ankaŭ Wang Galo faris tion. Li lekis la karbopecon,gustumis,turnadis la okulglobojn kaj rigardis nin. Ankaŭ Wang Galo imitis lin. Poste ili ekrigardis unu la alian,ekridetis,samtempe,atenteme,demordis per incizivoj peceton de la karbopeco,maĉis,kaj poste refoje demortis peceton kaj forte maĉis. Ilia vizaĝo disradiis ekscitiĝon. La nazo de Chen Nazo ruĝiĝis kaj kovriĝis de ŝvitperloj. La nazo de Wang Galo nigriĝis de karba pulvoro. Ni absorbite aŭskultis ilian maĉadon. Ni estis surprizitaj de ilia engluto! Ni vidis,ke ili englutis la karbon. Li diris al ni kun mallaŭtigita voĉo: "Hej kamaradoj,bongusta!" kaj ŝi akute kriis: "Ho frato,tuj manĝu!" Li prenis alian karbopecon kaj energie maĉis. Kaj ŝi prenis grandan pecon kaj donis al la frato Wang Hepato. Imitante ilin,ni frakasis grandan karbopecon,demordis malgrandan pecon per la incizivoj kaj ekgustumis. La karberoj agacis la dentojn,sed la gusto ne estis malbona. Chen Nazo malegoisme diris al ni levante karbopecon: "Kamaradoj,manĝu tian,tia estas bongusta." Montrante diafanan sukcenosimilan parton en la karbopeco,li diris al ni,ke tia karbo,kun kolofono,estas bongusta. Ni havis lecionon de naturo kaj sciis,ke karbo formiĝis antaŭ multaj jarcentoj,el arbaro profunde sub la tero. Nia lernejestro Wu Jinbang donis al ni la lecionon de naturo. Ni ne kredis la lernejestron,nek la lernolibron. Kiel verdaj arboj povas fariĝi nigra karbo? Ni opiniis,ke la lernejestro kaj la libro mensogis.