世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 2.2
En 1953 la vilaĝanoj oponis la novan akuŝigan metodon,ĉar "oldaj panjoj" klaĉis kontraŭ la nova metodo. Ili mensogis,ke la nova metodo malsanigos novnaskitojn. Kial ili klaĉis? Ĉar disvastigo de la nova akuŝiga metodo estis malebligonta al ili akiri monon. Ĉiufoje,post akuŝigo ili povis ĝui abundan manĝon ĉe la akuŝintino,kaj akiri kiel donacon du viŝtukojn kaj 10 kokovojn. Mia onjo malamegis tiujn "oldajn panjojn". Onjo diris,ke sennombraj infanoj kaj akuŝintinoj mortis pro ilia fuŝa akuŝigado laŭ malnova metodo. Priskribo de mia onjo pri tiuj inoj faris sur nin teruran impreson. En nia impreso ili havas longajn ungojn,la okuloj radias verdan lumon kaj el ilia buŝo ŝpruciĝas fetoro. Onjo diris,ke ili rulpremas la ventron de la akuŝantino per rulbastono uzata en farado de vermiĉeloj. Ili ŝtopas la buŝon de la akuŝantino per ĉifono,kvazaŭ infano elrampus el la buŝo. La onjo diris,ke ili neniom sciis pri sekco kaj tute ne sciis la fiziologian strukturon de virino. Se akuŝantino estas en anormala akuŝo,ili ŝovas manon en la vaginon por eltiri la infanon,kaj foje ili eĉ eltiris feton kune kun la utero. Dum longa tempo mi estus preta elekti unue la "oldan panjon",se oni lasus min decidi,kiu estas la plej kondamninda je pafmortigo. Poste mi iom post iom komprenis,ke tio estis la ekstremeco de la onjo. Sendube estis tiaj barbaraj kaj sensciaj "oldaj panjoj",tamen ankaŭ estis spertaj "oldaj panjoj",kiuj konis la sekreton de la korpo de virino en sia praktikado de akuŝigado. Mia avino ja estis tia "olda panjo". Ŝi opiniis,ke bona akuŝigistino ne devas tro multe fari krom multe kuraĝigi la akuŝantinon,kaj ke,kiam naskiĝis la infano,ŝi devas tondi la umbilikan ŝnuron,surmeti kalkan pulvoron sur la umbilikon kaj vindi ĝin. Sed mia avino ne estis bonvena,ĉar oni opiniis,ke ŝi estas mallaborema. Ŝajne oni pli ŝatas tiajn "oldajn panjojn",kiuj montriĝis urĝemaj,rondiremaj,kriemaj kaj draste ŝvitantaj same kiel la akuŝantino.