La kantistino (42)
Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
eniris; la malsanulo ankorau same sidis en la lito, kiel la
kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
shajnis ankorau pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
ekrigidighantaj, ankorau pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li shajne
pripensis, kio nun okazas en lia chambro, char referendario Pfalle,
mallonga, juna viro kun rughaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
konvene stariginta tablon, metis antau sin kolonon da paperoj kaj
tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.
"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta vocho
kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
vizitojn."
La direktoro aliris proksimen antau lin, firme lin rigardis kaj
diris akcente: "Chevalier de Planto!"
"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
dekstran manon al la dormochapo, kvazau volante militiste saluti.
"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daurigis.
La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
chevalier jam de longe estas mortinta!"
"Chu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
la regho!"
La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
mian pasporton!"
"Ne estas necese; chu vi konas tiun tukon, sinjoro?"
"Kial mi ne konus ghin? Vi tie forprenis ghin de mia segho; por kio
la demandoj, por kio la scenoj? Vi ghenas min, sinjoro!"
"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
ja tenas vian tukon; chi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
Bianetti."