世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.5
Ellen estis feliĉa virino,kaj sendube unue estis saĝa virino. La onjo faris palpon sur ŝia ventro,kaj ŝi tuj sentis ian forton. Poste ŝi ofte diris al multaj homoj,ke la onjo estis tiel brava kiel granda generalo. En komparo kun la onjo,la virino plorkrianta apud la pispoto estis nur pajaco. Influate kaj kuraĝigate de la scienca sinteno kaj serioza agmaniero de la onjo,Ellen vidis brilan perspektivon,havigis al si kuraĝon,kaj sentis,ke la tranĉa doloro multe mildiĝis. Ŝi ĉesis plori kaj bone kunagis kun la onjo kaj naskis bebon kun longa nazo.
Sed la novnaskito Chen Nazo ne estis spiranta,kaj la onjo levis ĝin tenante ĝiajn piedetojn supren kaj frapetadis ĝin sur la bruston kaj dorson. Fine la bebo ekploris miaŭe. La onjo diris: "Ho,kial la ido havas tiel longan nazon,kiel jankio?" Tiam la onjo dronis en granda ekstazo,kiel metiisto elfarinta sian unuan verkon. La vizaĝo de la akuŝintino floris de feliĉo. La onjo havis fortan klasan koncepton. En la momento de la enmondiĝo de la bebo,la onjo portempe forgesis klasan koncepton kaj klasan batalon,sed perceptis la puran naturan senton de la homoj.
Aŭdinte,ke la dua edzino naskis por li filon,Chen Frunto leviĝis ĉe la murangulo. Li embarasiĝis kaj povis nur turniĝadi antaŭ la kuirforno. El liaj sekaj okuloj elfalis du ĉenoj da larmgutoj viskozaj kiel mielo. Neesprimebla estis la kaŝita ĝojego de Chen Frunto. Multajn vortojn li volis diri,sed li ne kuraĝis,ekzemple kontinueco de familio,familia heredanto ktp. Diro de tiuj vortoj jam estis peko.
La onjo diris al Chen Frunto: "La infano havas grandan nazon,do nomu ĝin Chen Nazo."
La onjo diris tion nur por ŝerco,sed Chen Frunto rigardis tion tute kiel imperiestran dekreton,senĉese balancis la kapon kaj sinkline diris: "Dankon pro la nomumo de onjo Koro,multajn dankojn! Bona nomo--Chen Nazo--jes,bona nomo. Ĝi estu Chen Nazo!"