世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 4.3
La periodo de 1953 ĝis 1957 estis bona tempo,dum kiu impetis produktado kaj prosperis ekonomio de la ŝtato,kaj ankaŭ nia hejmloko ĝuis bonan veteron kaj riĉan rikolton en sinsekvaj jaroj. La homoj akiris sufiĉan manĝon por sin satigi kaj sufiĉajn vestojn por ŝirmi sin kontraŭ frosto,kaj la kontentaj virinoj konkure gravediĝis kaj naskis infanojn. Do la onjo estis multe okupata. Ŝi restigis biciklan postsignon en ĉiuj stratoj de mia hejmloko kaj vizitis plejparton de la familioj de nia loko.
En la tempo de la 4-a de aprilo de 1953 ĝis la 31-a de decembro de 1957,la onjo akuŝigis 1,612 fojojn,kaj sukcesis enmondigi 1,645 infanojn. El ili 5 naskiĝis senvivaj kaj 1 mortis pro denaska malsano. La sukceso de la onjo ja estis brila.
En la 17-a de februaro de 1955 la onjo fariĝis membro de la Komunista Partio de Ĉinio. En tiu tago ŝi akuŝigis por la mila infano,kaj tiu infano poste fariĝis nia frato-kunlernanto Li Mano.
La onjo diris: "Via instruistino Yu estis la plej aplomba kaj senĝena akuŝontino,ke ŝi,kuŝante en lito,ankoraŭ sin okupis per legado de instrumaterialo por prepari leciondonadon."
En sia maljuneco la onjo ofte rememoris tiun periodon. Tiu tempo estis ora tempo ne nur por Ĉinio,sed ankaŭ por la onjo. Mi ne povis precize memori,kiom da fojoj la onjo rakontis sian pasintaĵon,kun okuloj brilantaj: "Tiutempe mi estis viva budho,mi estis Avalokiesvaro,la bebodonacantino. Mia korpo odoris per odoro de cent da floroj,svarmo kaj svarmo da abeloj sekvis min,grupoj kaj grupoj da papilioj akompanis min. Sed nun,min sekvis fimuŝoj..."
Mia nomo estis donita de mia onjo. Mia nomo estas Wan Piedo,kaj mia karesnomo estas Kureto.
Momenton,sinjoro,mi klarigu al vi: Wan Piedo estas mia origina nomo,kaj Ranido estas mia plumnomo.