世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.1
Antaŭlonge la onjo jam estis en edziĝtaŭga aĝo. Sed ŝi estis salajrata ŝtata dungito kaj havis gloran familian devenon,sekve neniu el la fraŭloj en lavilaĝo aŭdacis enamiĝi al ŝi. Tiam mi estis 5-jara,kaj ofte aŭdis interkonsiliĝon de mia granda avino kaj mia avino pri edzinigo de la onjo. La granda avino diris: "Ho mia fratino,kiel vi opinias? La Koro aĝas jam 22 jarojn,kaj ŝiaj samaĝaj knabinoj jam naskis du infanojn,sed neniu sin svatigis al ŝi." "Ha,bofranjo,kiel urĝema vi estas. Nia Koro espereble edziniĝos al imperiestro,kaj tiam vi fariĝos bopatrino de imperiestro kaj ni fariĝos imperiestraj parencoj kaj akiros multe da favoro!" La granda avino diris: "Galimatio! La imperiestro jam abolita,kaj nun estas popola respubliko mastrata de prezidanto." Mia avino diris: "Vere prezidanto mastras la ŝtaton,do ni edzinigu Koron al la prezidanto." La granda avino koleriĝis: "Nun estas nova epoko,sed via menso restas en la malnova Ĉinio." Kaj mia avino diris: "Mi ne spertis kiom vi spertis. Mi neniun fojon estis ekster nia Paco-vilaĝo,dum vi iam estis en la liberigita regiono kaj iam en la gubernia urbo de Pingdu." La granda avino diris: "Ne menciu Pingdu. Pingdu por mi estas ankoraŭ inkubo. Mi estis forportita de japanaj diabloj en la urbon kaj tie multe suferinta." La du bofranjoj kverelis. Ofte okazis,ke la granda avino foriris en kolero,kvazaŭ ĵuris neniam reveni. Sed en la sekvanta tago ŝi revenis,kvazaŭ nenio okazis. Kaj mia patrino ofte kaŝridis kiam ili interparolis pri edziniĝo de la onjo.