《蛙》
原著:莫言世译:王士荣大连世界语文学爱好者群Amiko·ilin 发布Volumo 1 6.2
Homoj de la aera armeo venis al nia Unua Mezlernejo de Gubernio por varbi aviadistojn. Mia granda frato sin anoncis. Mia avo estis malriĉa kamparano dungita de bienulo,iam brankardisto por la liberiga armeo,partoprenis en la kampanjo de Menglianggu,kaj portis kune kun aliaj kamaradoj la kadavron de kuomintanga generalo Zhang Lingfu de sur monto. Ankaŭ la familio de la patrino de mia panjo estis familio de malriĉa kamparano,mia granda avo estis revolucia martiro,nome mia familia deveno kaj la sociaj rilatoj estis ekstreme bonaj. Mia granda frato estis sportisto,diskoĵetanto de nia lernejo. Foje li manĝis ŝafvoston hejme kaj venis al la lernejo. Li sentis sin fortega,ke li havas neelĉerpeblan energion,kaj prenis diskon kaj elĵetis. La disko hurle flugis trans la ĉirkaŭmuron de la lernejo kaj falis trafe sur kapon de bovo pluganta en la kampo,kaj unu el ĝiaj du kornoj estis detranĉita de la disko. Mia granda frato havis gloran familian devenon,lernis diligente kaj havis fortan korpon. Krome lia estonta boonklo estis aerarmea aviadisto. Do ĉiuj kredis,ke se la armeo trovos en la gubernio nur unu lernanton taŭgan por esti aviadisto,tiu certe estos mia frato. Sed fakto estis,ke li ne trapasis la korpoekzamenon: Li havas sur sia gambo cikatron postlasitan de furunko en la infaneco. Kuiristo Wang de nia lernejo diris,ke aviadisto absolute ne povas havi cikatron sur la korpo,ĉar ĝi eksplodos,kiam oni flugas en aero. Ne sole cikatro,kaj eĉ malsama grandeco de la naztruoj estas malpermesata.
De kiam mia onjo kaj la aviadisto ekhavis la interrilaton de geamantoj,ni fariĝis tre sentemaj al aferoj koncernantaj aerarmeon. Nun mi aĝas pli ol 50 jarojn,sed ankoraŭ estas vanta kaj paradema. Se mi gajnus 100 juanojn de loteriado,mi volus radiosendi la informon al la tuta gubernio. Do imagu,kiel paradema mi estis,kiam mi estis eble havonta aviadiston kiel boonklon.