世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 7.1
En la dua duono de 1960, nome nelonge post kiam ni ronĝis karbon,ni aŭdis,ke la onjo edziniĝos al tiu aviadisto. La granda avino venis interkonsiliĝi kun mia patrino pri doto. Fine venis decido: faligi centjaran katalp-arbon trans la muro kaj peti la plej bonan lignaĵiston Fan en la vilaĝo fari meblaron. Mi vidis,ke la patro venigis la lignaĵiston mezuri la arbon,kaj la arbo,vizaĝe al hakado,tremadis per la branĉoj,dum la foliaroj susuris,kvazaŭ ĝi plorus.
Sed nenia plia novaĵo aŭdiĝis post tio,kaj ankaŭ la onjo malaperis longan tempon. Mi iris al la granda avino por demandi,sed ŝi elpelis min per irbastono. Subite mi rimarkis,ke la granda avino jam tiom maljuniĝis,ke ŝi aspektis kiel "olda panjo".
Iun matenon post la unua neĝado en tiu jaro,ekstreme ruĝa estis la suno. Ni portis pajlajn sandalojn kaj sentis malvarmon je la manoj kaj piedoj. Ni kriante kuradis sur placo de la lernejo por nin varmigi. Subite venis de la aero terura muĝado. Ni gape rigardis supren kaj vidis malhelruĝan koloson. Ĝi trenis post si densan nigran fumon,havis du grandajn ruĝajn okulojn,terure blankajn dentegojn,kaj kun la korpo tremanta,rekte ĵetiĝis al ni. Ho,panjo,ĝi estas avio! Ĉu ĝi surteriĝos sur la sportkampo de nia lernejo?
Ni neniam vidis avion en tiel malgranda distanco. Ĝiaj aloj levis venton,kaj tiu kirle disblovis kokoplumojn kaj falfoliojn. Kiel feliĉe estos,se ĝi falos sur nian placon. Kaj tiam ni povos pririgardi ĝin proksime,eĉ palpos ĝin,aŭ ni estos invititaj en ĝian ventron,aŭ bonŝance petos la aviadiston rakonti pri batalo. Probable li estos kamarado de mia estonta boonklo. Ho ne! Avio "Q-5" de mia estonta boonklo estas multe pli bela ol tiu ĉi,do mia boonklo ne povas esti kamarado de tiu,kiu stiras tiel stultan avion.