世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 8.2
"Ne", mia granda bofranjo diris: "Vi ne estu aviadisto,se vi havas tian intencon. Mi telefonos al la estro Liu de la Fako de Popola Armado,ke li nuligu vian varbiĝon."
"Ne streĉiĝu,mia panjo",diris la nevo: "Ĉu mi tiom stultas? Ĉu mi povos senbride agadi malgraŭ via ekzisto? Krome,nun Kuomintango kaj Kompartio estas samfamilianoj,kaj certe Tajvano resendus min,se mi flugus tien."
"Vere inda ido je la familio de Wan",diris la granda frato: "Tiu Wang Xiaoti estas bastardo,malrespondeca ulo. Li pereigis vian avinon Koro."
"Kiu babilas pri mi?" La onjo,en laŭta voĉo,puŝe malfermis la pordon kaj marŝis en la korton. En blindiga lamplumo ŝi fermetis la okulojn,sin turnis malantaŭen kaj surmetis malgrandajn sunokulvitrojn,kio faris ŝin moda kaj ankaŭ iom komika. "Ĉu vere necesas tiel brilaj lampoj? Kiel via praavino diris,eĉ en plena mallumo oni ne ŝovas manĝaĵojn en la nazon. Elektro venas de karbo,kaj la karbo estas elfosita de homoj. Karbofosado estas malfacila,tie,tri mil futojn sub la tero,estas infero,profitegis koruptitaj ŝtatfunkciuloj kaj kruelaj minejaj mastroj,dum laboristoj estas tute senvaloraj,minacataj de morta danĝero. Ĉiu karbopeco surhavas sangon!" La onjo metis unu manon sur la kokson,fleksis la dikan,etan kaj ringan fingrojn,rekte etendis la montran kaj mezan fingrojn kunmetitajn de la alia mano. Ŝi vestis sin per poliestera militista kostumo furorinta en la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento,kun manikoj suprenvolvitaj. Ŝi estis dika,la haroj grizaj,simila al kadro de gubernia aŭ komunuma nivelo en la posta periodo de la "kultura revolucio". Mi ekhavis diversajn sentojn,ke la onjo antaŭe bela kiel nelumbo lavita de pluvo,tute perdis sian antaŭan belan aspekton.