世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 9.1
Sinjoro,en la sekvanta tago mia nevo Xiangqun motorbiciklis de la gubernia urbo al la hejmo. Li venis al mia patro kaj petis lin konduki lin al la onjo por informiĝi pri Wang Xiaoti. Mia patro sentis malfacilon kaj diris: "Preferinde ne ĝeni ŝin. Baldaŭ ŝi estos 70-jara,kaj ŝia vivo estis malfacila. Mencii ŝiajn pasintaĵojn ĉagrenos ŝin. Kaj krome,ne estas dece por ŝi paroli pri Wang antaŭ via boavo."
Mi diris: "Xiangqun,la avo diris prave. Se vi tiom interesiĝas pri tio,mi rakontu,kion mi scias. Vi vizitu la interreton kaj trovos la veron de la tuta afero.
"Mi planis verki romanon kun onjo kiel heroo--kaj nun dramon--kaj Wang Xiaoti estos grava persono. Mia preparado por verkado daŭris 20 jarojn. Dank' al diversaj interrilatoj mi intervjuis multajn homojn. Mi vizitis 3 serodromojn,kie li laboris,lian hejmvilaĝon en Zhejiang-provinco,liajn kamaradojn de la sama brigado,liajn brigadestrojn,kaj mi eniris en aviadilon 'Q-5',kian Wang Xiaoti stiris. Mi vizitis ankaŭ estron de kontraŭspiona sekcio de la gubernia buroo de publika sekureco kaj estron de sekureco-sekcio de la gubernia higiena buroo. Mi scias multe pli ol la aliaj,sed bedaŭrinde mi neniam vidis Wang Xiaoti. Sed via patro,konsentite de la boavinjo,pli frue eniris en la kinejon kaj propraokule vidis Wang Xiaoti,kiu eniris kune kun la boavinjo,mano en mano. Wang Xiaoti kaj via patro sidis najbare. Poste via patro priskribis Wang Xiaoti: En alto de 175,aŭ 176 cm.,la vizaĝo plaĉa,longa,la okuloj ne grandaj,sed viglaj. La dentoj bonorde vicigitaj,perle brilaj.
"Tiuvespere la filmo estis la sovetunia 'Kiel Hardiĝas Ŝtalo',adaptita de la samtitola romano de Ostrovskij. Ĉe la komenco de la filmo via patro havis la tempon,foje kaj foje subrigardis iliajn agojn. Sed poste li komplete absorbiĝis en la filmo. Tiam multaj mezlernejanoj de Ĉinio korespondis kun sovetuniaj mezlernejanoj,kaj korespondanto de via patro estis sovetunia knabino Donja,samnoma al la heroino de la filmo. Tial via patro tute absorbiĝis en la filmo neglektante la observadon. Tamen rikolto de via patro ne estis nula. Antaŭ komenciĝo de la filmo li vidis Wang Xiaoti,en momento de ŝanĝo de filmkopio--tiam en la kinejo estis nur unu kinematografo--li flaris fruktan odoron de bombono el la buŝo de Wang Xiaoti,kaj flaris ankaŭ la odoron de melonsemo kaj arakido frandataj de spektantoj,kaj ankaŭ aŭdis kraketadon dum ilia maĉado.