世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 9.2
Tiam estis permesite manĝi en kinejo,kaj sur la tero estis dika tavolo da bombona papero kaj ŝelo de melonsemo kaj arakido. Kiam finiĝis la filmo,Wang Xiaoti alpuŝis biciklon kaj estis preta porti vian avinjon al ŝia loĝejo. En la lamplumo ĉe la pordo de la kinejo,via avinjo ridete diris: 'Wang Xiaoti,mi prezentu al vi homon.' Via patro sin kaŝis en ombro de portiko ekster la kinejo kaj ne kuraĝis eliri. Wang Xiaoti rigardis ĉirkaŭen,sed ne vidis lin. Kiu? Kie li estas? 'Wan Buŝo,aperu!' Kaj tiam via patro timide eliris el post la portika kolono. Li havis preskaŭ la altecon de Wang Xiaoti,sed maldika kiel bambua stango. La rakonto,ke li rompis per disko kornon de bovo,estis verŝajne bombasto. Lia taŭzita hararo similis al nesto de birdo. 'Mia nevo Wan Buŝo',via boavinjo prezentis. Wang Xiaoti forte frapis ŝultron de via patro kaj diris: 'Ha,vi estas gvatisto! Wan Buŝo,tre bona nomo!' Wang Xiaoti etendis manon, 'Knabo,ni interkonatiĝu! Mi estas Wang Xiaoti!' Via patro rigardis tion granda honoro,etendis ambaŭ manojn,kaptis la manon de Wang Xiaoti kaj forte skuis ĝin.
"Via patro diris,ke post tio li vizitis Wang Xiaoti en la aerodromo,kaj foje havis manĝon en la aviadista manĝejo ĝuante luksan menuon el fritita salikoko,kokovianda kubeto kun ruĝa papriko,fritita ovaĵo kun lilia floro,rizo... Aŭskultante rakontadon de via patro pri la manĝo,ni sentis kaj envion kaj gloron. Ni fieris ne nur pro Wang Xiaoti,sed ankaŭ pro via patro,ĉar li estas mia granda frato,frato foje ĝuinta manĝon en aviadista manĝejo!
"Wang Xiaoti donacis al via patro buŝharmonikon,de fama marko Alaŭdo. Via patro diris,ke Wang Xiaoti estas multtalenta,bone ludis korbopilkon,bone ludis buŝharmonikon kaj akordionon,kaj li skribis kaligrafe kaj pentris bone! Via patro diris,ke sur muro en la ĉambro de Wang Xiaoti pendas portreto de via boavinjo krajone pentrita de Wang Xiaoti. Kaj lia familia deveno estis enviinda. Lia patro estis altrangulo,kaj la patrino,profesorino en universitato. Kial tia homo de tia familia deveno flugis al Tajvano kaj fariĝis perfidulo?