原著:莫言
世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布:
Volumo 1 10.1
Printempe de 1961 la onjo elturniĝis el la evento de Wang Xiaoti kaj denove laboris en la ginekologia-obstetrika fako de la Medicina Centro de la komunumo. Sed en tiuj du jaroj neniu infano naskiĝis en la pli ol 40 vilaĝoj de la komunumo. Kaj la kialo estis malsato. Kaj pri tio la virinoj perdis menstruan funkcion kaj la viroj fariĝis eŭnukoj. En la ginekologia-obstetrika fako de la centro laboris nur la onjo kaj mezaĝa doktorino Huang. Ŝi estis diplomita de fama medicina instituto,sed ŝi havis malbonan familian devenon kaj krome ŝi estis "dekstremulino",tial ŝi estis postenigita en la kamparo. La onjo ĉiam incitiĝis je la mencio de ties nomo. La onjo diris,ke ŝia temperamento estis stranga,aŭ ŝi silentis tutan tagon,aŭ ŝi acide paroladis eĉ al kraĉujo.
Post forpaso de la granda avino la onjo ne ofte revenis hejmen. Sed ĉiufoje,kiam ni havis bongustaĵojn,mia patrino sendis mian fratinon porti al la onjo bongustaĵojn. Foje la patro trovis duonon de leporo,eble postlasitan de aglo. La patrino kolektis en la kampo duonkorbon da manĝeblajn herbojn kaj kuiris ilin kun la leporviando. La patrino plenigis bovlon per leporviando,volvis per tuko kaj lasis la fratinon porti ĝin al la onjo. La fratino ne volis,sed mi volonte prenis sur min la taskon. La patrino diris,ke mi povas tion fari anstataŭ la fratino,sed mi ne povas ŝtele manĝi la viandon,kaj krome atentigis min,ke mi zorgu la vojon por ne rompi la bovlon.
Mi bezonis piediri 5 kilometrojn por atingi la medicinan centron de la komunumo. Ĉe la komenco mi kuretis,por ke mi povu transdoni la viandon dum ĝi estas varma. Sed post kuretado de kelka tempo,mi sentis miajn krurojn plumbaj,kaj tondre grumbladis la stomako,malvarme ŝvitis,kapturniĝis kaj blindetiĝis. Mi malsatiĝis,ke la du bovloj da kaĉo el manĝeblaj herboj prenitaj matene jam tute digestitaj. Kaj tiumomente la aromo de la leporviando difuziĝis el la tuko.