La nigra galero (2)
Chirkau la unua chesis la vento, kaj ankau la kanonado eksilentis;
sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo
sangrugha, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur
la centoj da barbaj, sovaghaj vizaghoj sur la muroj de _Liefkenhoek_
kaj _Lillo_, kaj duonon da horo poste sekvis tiun chi lumfenomenon
la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado shajnis
esti finita, kiel tragedio finighas per katastrofo. Oni audis kaj
vidis nenian signon plu, kiu pruvis ghian dauron. La garnizonoj en
la hispana fortikajho, kvankam atentante kaj auskultante ankorau
longan tempon, tamen neniun pafadon plu audis. --
"Nu, kion vi pri tio jughas, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de
_Liefkenhoek_ al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun
grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ghis la
piedoj.
La alparolito, ghis nun apogita al la shirmmuro iomete aparte de siaj
kunuloj, movetis la shultrojn.
"Ne demandu min pri tio, _sennor_. Pro Dio kaj la sankta Virgulino,
mi jam longe chesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito.
La kiraso preskau kreskis al mia hauto kaj mian postenon mi tenos
ghis la lasta tago; sed -- tio sufichas."
"Vi estas tre malghentila, _Jeronimo_", diris la estro, viro multe
pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antau nelonge alveninta el
Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon
en tiu chi fortikajheto apud la Skeldo.
"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun
tenas mian lokon sur tiu chi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn.
Vi estas junulo, kolonelo, sed via antauulo ankau estis juna kaj
nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras,
plena de junaghaj songhoj kaj venkesperoj. Nun li kushas malsupre sub
la ondoj, kaj tiu, kiu lin antauiris, falis per kuglo apud
_Turnhout_; li ankau opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en
la kastelon apud _Tarata_ rivero che sian junan edzinon -- ho! Kaj
nun mi rekalkulas per la fingroj ghis la fino de la jaro dekkvincent
okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- _sennor_, tiam ankau mi
kredis ankorau pri venko kaj honoro en tiu chi milito. Mi chesis
pri tio kredi, kaj vi ankau chesos, kolonelo, se Dio konservos al
vi la vivon."